Ĉu vi taksas vin bona mensogisto? Ĉu vi estas bona detektisto de alies mensogoj?
Venu kaj impresu per via mensogkapablo!
Ĉu vi ne scias kiel fidinde mensogi? Aŭ ĉu eĉ kiam vi diras la veron tio sonas false?
Ne zorgu, jen intensiva trejnado por vi!
Partoprenu la renkontiĝon de MJS la 26-an de marto kaj lernu pli pri manipulado, kamuflado kaj la arto ĉiam pravi, per praktikaj ludoj. Kunportu viajn mensogegojn kaj spertiĝu pri kiel flugi sub la radaron de mensogdetekstistoj.
Post tiu trejnado, vi estos plene preparita por la 1-a de aprilo!
Ĉiam memoru… La parolo estas donita al la homo por kaŝi siajn pensojn 😉
Kunveno de Skotaj Esperantistoj okazos Mardon la 9an de marto je 1930h laŭ la ritmo de la Glasgova Esperanto-Societo (nome la duan mardon en ĉiu monato). Dum la vespero okazos la ludo “Du veroj kaj unu Mensogo”. Ĉiu partoprenonto preparu faktojn el siaj vivoj, du verajn kaj unu mensogan. La ludantoj diskutas la faktojn kaj provas eltrovi la falsan deklaron.
Antaŭ ol enveni la krozilo petos de vi permeson uzi vian mikrofonon, sonaparaton, kaj kameraon. Respondu jese.
Se vi ankoraŭ ne vizitis nian Babilejon ĝi funkcias jene: vi movu vian avataron per la sagaj klavoj; se via avataro estas pli proksima al tiu de alia ĉeestanto ol kvin movoj vi povas reciproke vidi kaj aŭdi unu la alian; se via avataro estas ene de ‘private space’ – nome sur tapiŝo – vi povas vidi kaj aŭdi la homojn kies avataroj ankaŭ estas en tiu spaco. Ĝenerale ni kunvenas en la ‘trinkejo’, nome la tielaspektan areon supre kaj dekstre de la babileja ĉambro.
La babilejo plej bone funkcias per komputilo. Bedaŭrinde ne tiel bone per portebla aparatoj – nome homoj povas aŭdi vin sed ne vidi vin. Aliaj funkcioj mankas, sed tamen estas eble partopreni per tiaj aparatoj se vi ne havas komputilon.
La dua renkontiĝo de Movado Junulara Skota (MJS) okazis vendrede, la 26-an de februaro. Ni tenis viglan, amikeman debaton pri skota sendependeco kaj kulturaj identecoj. Ene de la Mojosejo estis 21 homoj, kiuj esprimis vidpunktojn ambaŭflanke pri sendependeco en Skotlando kaj Katalunio, kaj nesuprize pri Briteliro. Unu kulminaĵo estis kiam Francesco legis elvokivajn pripensojn, kiujn li notis je la tago de la Skota Sendependeca Referendumo en 2014. Post la oficiala fino, homoj iomete ludis amuzajn vortludojn.
La debato vere estis interesa kaj ĝuebla, ekzemple pro la diskuto pri tio, kia estos la estonteco por Esperanto. Ni aŭdis proponojn plivivigi kaj reformigi la malaktivan grupon de Junularo Esperantista Brita antaŭ la Universala Kongreso ĉi somere en Belfasto. Nova, pli inkluziva nomo, Junulara IONA estis sugestita (IONA signifas “Insularo de la Norda Atlantiko”). Pli inkluziva “ombrela” strukturo, enhavi tut-Irlandon, ankaŭ estis sugestita. Ni ne ĉiam konsentos pri la politika situacio, sed ni devas ĉiukaze kunlabori pri Esperanto.
Ni antaŭĝojas revidi vin je la venonta renkontiĝo, je vendredo, la 26-a de marto! La detaloj aperos postnelonge. Bonvolu ne heziti kontakti nin se vi havas proponojn aŭ reagojn.
The second meeting of Movado Junulara Skota was held on Friday 26th February. We held a spirited, amicable debate on the theme of Scottish Independence and cultural identity. The Mojosejo held 21 people, expressing viewpoints both for and against independence, in both Scotland and Catalonia, and naturally touching on Brexit. One highlight was Francesco’s reading of an evocative account he wrote on Referendum Day 2014. After the official close of the debate, a small group stayed to play a few games, which was also good fun.
The debate was both interesting and enjoyable, not least because of discussion about how the Esperanto community should organise going forward. Proposals were made to revivify and reform the inactive Junulara Esperantista Brita in advance of the World Esperanto Congress scheduled for Belfast this summer. A new more inclusive name, Junulara IONA was suggested. (IONA = Islands Of the North Atlantic). As well as a more inclusive federalist umbrella structure, to include all of Ireland. We might not always agree about politics, but we need to work together as Esperantists.We look forward to seeing everyone again at our next event on Friday 26th March! Watch this space for details, and please don’t hesitate to get in touch with suggestions or feedback.
La venonta renkontiĝo de la Movado Junulara Skota okazos la 26-an de februaro, inter 19.30-21.30 UTC.
Temos pri: “Jes aŭ Ne al skota sendependeco, kaj kia estonteco por Esperanto en la Insularo de la Norda Atlantiko”.
Esprimado de spertoj el aliaj mondpartoj pri sendependeco aŭ regionaj movadoj ankaŭ bonvenas.
La debato mem estos unuhora, kaj ekzistos cetere tempoj por libera babilado. Pluraj gastoj esprimos sian vidpunkton pri la temo dum kvin minutoj kaj interŝanĝos opiniojn dum la debato.
Tagordo: 1930: Interkonatiĝo kaj Libera Konversacio
2000: Debato “Jes aŭ Ne al skota sendependeco, kaj kia estonteco por Esperanto en la Insularo de la Norda Atlantiko”
Voĉdonado por la emblemo de MJS en la virtuala trinkejo
Vendrede, la 29-an de januaro, ni tenis la unuan renkontiĝon de Movado Junulara Skota (MJS), nova grupo por plivivigi junajn esperantistojn kaj en kaj pri Skotlando. Kaj kio estus pli skota ol Burns-nokto?
Ni salutis dudek du homojn en la Mojosejo, ĉe Gather.town, kiuj volis lerni pli pri tiaj tradicioj.
La evento komenciĝis per mallonga video, kiu bonvenigis MJS al Esperantujo. La Esperanto-Asocio de Skotlando, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, E@I, kaj ankaŭ amikoj de Francio, Katalunio kaj Brazilo, sendis salutojn al MJS.
Sekve, kelkaj laŭtlegis poezion de Robbie Burns (kaj ne nur), kaj ni spektis videon faritan de Ĝoni pri “kiel kuiri veganan hagison”.
Oficiale, la renkontiĝo estis fermita per “La iamo longe for”, laŭ fama skota kanto, sed babildo amikeca kaj libera daŭris longe en la Mojosejo.
Ni antaŭĝojas inviti ĉiujn partoprenintojn, kaj pliajn partoprenontojn, al la venonta renkontiĝo, fine de februaro! Pliaj informoj sekvos baldaŭ.
Dume, vi povas iam ajn viziti la Mojosejon! La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.
—
On Friday, the 29th of January, we held the first meeting of Movado Junulara Skota, a new group to invigorate younger Esperanto speakers both in, and about, Scotland. And what could be more Scottish than a Burns’ Night event?
We welcomed 22 people to the “Mojosejo”, hosted on Gather.town, keen to learn about this great tradition.
The event began with a short video welcoming the new group into existence. The Scottish Esperanto Association, the World Esperanto Youth Organization, Education@Internet, as well as friends from France, Catalonia, and Brazil, sent greetings to MJS.
This was followed by the reading of poetry by Robbie Burns (among others), and an enthusiastic “how to make vegan haggis” video, prepared by Johnnie, was watched.
The evening officially closed with “La iamo longe for”, another great Scottish tune, though the evening continued with friendly conversation in the “Mojosejo” long after that.
We look forward to inviting all participants, and more, to our next event, at the end of February! More info coming soon. In the meanwhile, you are welcome to visit our virtual pub, Mojosejo, at any time.
Ni invitas ĉiujn mojosulojn partopreni en la fondiĝa renkontiĝo de Movado Junulara Skota vendredon, la 29-an de januaro 2021, 19.30-21.30 (UTC/Edinburga tempo).
Ni samtempe festos internacian eventon, invitante ĉiujn al Burns-nokto, kiu estas tradicia celebrado de la vivo kaj verko de la skota nacia bardo, Robbie Burns (https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Burns). Li staras apud Zamenhof en la supra bildo ĉar per siaj idearoj ili ambaŭ estas samideanoj. Kiel en aliaj internaciaj vesperoj de Esperantujo, vi estos tre bonvena montri viajn talentojn. Certe, homoj povos kanti aŭ laŭtlegi Esperante, skote, angle, aŭ alilingve.
Ni ankaŭ profitos la renkontiĝon por diskuti pri la estonteco de la Esperanta junularmovado en la insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale, ne nur en Skotlando. Memoru ke, se la pandemio permesos, la 106-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Belfasto dum unu semajno en julio ĉi-jare. Ni proponas plivivigi nian junularmovadon antaŭ tio, do helpu nin! Aliĝu al nia Telegrama grupo aŭ mesaĝu nin por informoj.
La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.
Ni konsilas ke vi partoprenu la renkontiĝon per komputilo, por pli bone vidi la babilejon. Vi povas moviĝi tra la virtuala ĉambro per la sagetoj de via komputilo. Kiel en reala renkontiĝo, se vi estas proksime de aliaj homoj, vi povas babili kun ili.
Ĉar plej verŝajne la ĉi-jara Skota Kongreso de Esperanto okazos rete, plaĉus al ni eksperimenti per reta Kongresejo. Tiucele, la kunveno ĉi tiun monaton de la Glasgova Esperanto-Societo (kiu efektive servas ne nur la tuton de Skotlando, sed ankaŭ la tutan mondon) okazos pere de Gather.town. Ni kunvenos je la kutima horo de 19:30 UTC mardon la 12an de januaro. Se vi volas partopreni sendu retmesaĝan al hju_rid@yahoo.co.uk por ricevi ligilon kaj instrukciojn pri taŭgaj aparatoj.
Londona Esperanto-Klubo tutkore invitas ĉiujn anojn de Esperanto-Asocio de Skotlando partopreni sian *Virtualan Zamenhofan Vesperon* la 18an de decembro je 19:00. Tiuj, kiuj volas partopreni, sendu retmesaĝon al hju_rid@yahoo.co.uk por ricevi responde la ligilon de Zoom por ensalti en la kunvenon.
This year our celebration of Zamenhof’s birthday will take place online this weekend on 28th November. In normal times the programme would consist of Lunch, followed by a Talk, and cutting of the Cake with Coffee / Tea. To replicate that as closely as possible we will start with a ‘Screen Lunch’ at 13:00 where those who wish may eat their lunch at their internet device while others do the same. At 14:00 we will have an ‘Open Talk’ consisting of chat and those participants who wish may deliver a short talk (say up to 10 minutes) on a topic of their choosing. Finally, at 15:00 we will celebrate Zamenhof’s birthday with a ‘Screen Toast’ with a cupcake or other patisserie and a glass of wine. The day will close at 17:00 for any of us who remain!
If you wish to participate please send an email to hju_rid@yahoo.co.uk.
Ĉi-jare ni celebros Zamenhoftagon rete ĉi-semajnfine la 28an de novembro. Por pleje sekvi normalon ni okazigos ‘Ekranolunĉon’ je 13:00. Tiuj, kiuj volas povos manĝi sian lunĉon antaŭ sia retaparato kun aliaj partoprenantoj dum babilado. Je 14:00 okazas ‘Malferma Babilo’ kaj tiuj membroj, kiuj volas, rajtos prezenti mallongan prelegeton (ĝis 10 minutoj) pri kiu ajn temo. Fine, je 15:00, ni celebros la memoron de Zamenhof per kuketo aŭ alia dolĉaĵo kun glaso da vino kaj babilado. La fermo okazos je 17:00 – se iuj ankoraŭ restos!
Por partopreni sendi retmesaĝon al hju_rid@yahoo.co.uk.
La Glasgova klubo renkontiĝos (rete) je mardo 2020-11-10. La temo estos “Libravole” – prepariĝu dum (maksimume) 5 minutoj pri libro, kiun vi lastatempe legis. Detaloj pri la renkontiĝo aperos ĉi tie baldaǔ. Por ricevi la ligilon sendu peton al hju_rid@yahoo.co.uk.
The Glasgow club will meet (online) on Tuesday 2020-11-10. The theme will be “Libravole” – prepare to talk for (max) 5 minutes about a book you’ve read recently. Details about the meeting will appear here soon. To get the link send an email to hju_rid@yahoo.co.uk.
The latest edition of our magazine, Esperanto en Skotlando, is now out.
You’ll find a variety of articles from the history of Scotland to the ‘Green Children of Woolpit’, from a travelogue through the Highlands to the real dangers of the Corona Virus for children. There is something for everybody here!
We’re delighted to have contributions from across and beyond our very international membership, from learners, newer members and more experienced speakers.
Edition 212 (Autumn 2020) is available here on our website in pdf and various ebook formats, to all paid members with accounts on this website.
If that link doesn’t work for you, and you are a paid member, please contact us and we will create your account.
Meanwhile our previous edition, 211 (Spri 2020) is now available to all in our archive.
La plej nova eldono de nia revuo, Esperanto en Skotlando, nun aperis.
Vi trovos mikspoton da artikoloj de la historio de Skotlando ĝis la ‘Verdaj Infanoj de Woopit’, de vojaĝa rakonto tra la Montarejo ĝis la realaj danĝeroj de la Kronviruso por infanoj. Estas io ĉi tie por ĉiuj!
Ni ĝojas ricevi kontribuojn de ĉie inter nia tre internacia membraro kaj preter ĝi, de lernantoj, de pli novaj membroj kaj pli spertaj parolantoj.
Eldono 212 (aŭtuno 2020) disponeblas ĉi tie en nia retejo kiel pdf kaj diversaj e-libraj normoj, por ĉiuj pagintaj membroj kun kontoj en ĉi tiu retejo.
Se tiu ligilo ne funkcias por vi, kaj vi estas paginta membro, bonvolu kontakti nin kaj ni kreos vian konton.
Dumtempe nia antaŭa eldono, 211 (printempo 2020) non disponeblas por ĉiuj en nia arĥivo.
Okazos la ĉiujara Sabatrondo la 24an de oktobro de 1300h ĝis 1700h. Ĝi estos ‘studrondo’ kaj konsistos el leciono, ekzerco (por anglalingvaj lernantoj), kaj ludo. Esperantistoj el ĉiuj kapabloniveloj estos bonvenaj. Pro la kronviruso la evento estos virtuala per uzo de Zoom. Por partopreni sendu peton retmesaĝe al hju_rid@yahoo.co.uk.
Skiza Programo
13:00 Traduka Ekzerco: angla -> Esperanto; Esperanto -> angla. Ĉefe en Esperanto. 14:00 Paŭzo. 14:30 Ludo. Tute en Esperanto. 15:30 Paŭzo. 16:00 Hanĉjo kaj Grenjo: teksta kompreno. En Esperanto.
The yearly ‘Study Saturday’ of the Scottish Esperanto Association will take place on 24th October from 1300h till 1700h. You can expect a lesson, an exercise, and a game all in Esperanto. It is aimed at English-speaking learners of Esperanto, but Esperantists of all levels are welcome. Because of the pandemic it will take place virtually using Zoom. If you wish to participate send a request by email to hju_rid@yahoo.co.uk
Ni renkontiĝos la 13an de oktobro per Zoom je 1930h. Detaloj aperos pri la kunsido en Telegram. Se vi ne estas en la Telegrama grupo sendu peton al hju_rid@yahoo.co.uk.
We’ll meet next on the 13th of October using Zoom at 1930h. Details of the meeting will appear in Telegram. If you’re not a member of our group ask for details from hju_rid@yahoo.co.uk.
Historio de Fajra Sagao – nu, la filmo de Will Ferrell pri la Kanto-Konkurso Eurovision – ĝis kiel traduki ‘chantilly cream’ en Esperanton estis nur du el la multaj temoj pribabilitaj de la partoprenintoj dum la ĵus pasinta reta renkontiĝo de GES. Kun la delongaj anoj de la societoj ĉeestis unu el Koreijo kaj unu el Rumanijo – ambaŭ nun studentoj en Skotlando. Ni ĝojis ankaŭ bonvenigi Eŭlean el Brazilo al nia grupeto.
Plaĉegajn kelkajn horojn de amika babilado ni ĉiuj ĝuis. Estu bonvena kunveni kun ni venontan fojon.
…. kaj la respondo al la traduka demando? Aŭ ‘batita kremo’ laŭ Wells, aŭ ‘kirl(eg)ita kremo’ laŭ vortaro.net, sed certe ne ‘skurĝita kremo’ laŭ guglo!