Morgaŭ denove estas la lasta vendredo de la monato, do okazos reta renkontiĝo de MJS!
Ni ludos Dixit, kaj volonte aliajn ludojn! Nepre sciigu nin pri viaj voloj!
Nia renkontiĝo okazos en la Mojosejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC).
Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, ludemulojn!
News | Novaĵoj
Glasgova Klubo – 9a de Novembro
La Glasgova klubo renkontiĝos inter 19:30-21:30 de la 9a de Novembro, en la reto, per gather.town. Uzu la ligon: https://gather.town/app/aJn7WvEtXlEF4e98/Babilejo
Esperanto en Skotlando nun havebla
Glasgova Klubo – RENKONTIĜO! – la 12an de Oktobro
La Glasgova Esperanto Societo renkontiĝos por kuna babilado je 19:30 la 12an de oktobro en la trinkejo de la hotelo Premier Inn apud Charing Cross, Glasgovo. Ĉiuj estos bonvenaj.
Bild-Ludoj kun MJS!
Morgaŭ estas la lasta vendredo de la monato, do okaziĝos denove reta renkontiĝo de MJS!
Ni ludos ludojn, kiuj rilatas al bildoj – ni ankoraŭ pripensis Garticphone kaj Dixit, se vi konas aliajn taŭgajn ludojn, nepre sciigu nin!
Nia renkontiĝo okazos en la Mojosejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo, 1830 UTC).
Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, ludemulojn!
Glasgova Klubo – RENKONTIĜO! – la 14an de Septembro
Kiel plej unua post la fino de trud-izoliĝo esperanta renkontiĝo en Skotlando, homoj ariĝos en la trinkejo de la hotelo Premier Inn ĉe Charing Cross, Glasgovo, la 14an de septembro je 19:30. Ĉiuj estos bonvenaj!!
Ludu Homlupon kun MJS!
Partoprenu la renkontiĝon de MJS ĉivendrede, la 27-an de aŭgusto, je 19:30 Edinburga horo / 18:30 UTC, por ludi la plej popularan ludon de junularaj aranĝoj, Homlupon!
Ni uzos ĉambron speciale kreitan por tio en IJK: .

Se vi ne konas la ludon, ne timu, ni klarigos la regulojn en la komenco. Vi ankaŭ povas konatiĝi kun ili tie ĉi: https://web.archive.org/web/20161203073235/https://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/homlupa_ludo.pdf
Ni konsilas uzi la platformon komputile por plene ĝui la ludadon.
Ĝis baldaŭ!
117th Scottish Esperanto Congress May 2022 / 117a Skota Kongreso de Esperanto majon 2022
The 117th Scottish Esperanto Congress will take place on 27th, 28th, and 29th of May 2022 en the City Hotel, Dunfermline / La 117a Skota Kongreso de Esperanto okazos la 27an, 28an, kaj 29an de majo 2022 en la hotelo ‘City’, Dunfermline.
Details and an application form will follow soon / Detaloj kaj aliĝilo baldaŭ aperos.
Ludoj kun MJS
Ĉivendrede okazos la monata renkontiĝo de MJS. Por tio ni proponas al vi diversajn ludojn!
La ludojn ni elektos kune en la komenco de la renkontiĝo. Eblos ankaŭ ludi plurajn ludojn samtempe en nia gemuta virtuala trinkejo, ĉe malsamaj tabloj en gathertown. Do kiuj estas la ebloj?
-Kvizo pri konstruitaj lingvoj
-Du veroj kaj unu mensogo
-Divenu la regulon
-Verda ŝtelo
-Kontakto
-Homlupo
-Gazetara Konferenco
Aliaj proponoj bonvenas!
Ni revidos vin vendrede, la 25-an de junio, je 19.30 Edinburga tempo (18.30 UTC) en la Mojosejo: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo.
Ĝis baldaŭ!
Luda renkontiĝo pri Eŭrovido

Partoprenu la renkontiĝon de MJS vendredon, la 28-an de majo, je 19.30.
La ĉimonata renkontiĝo estas dediĉita al la kantokonkurso Eŭrovido. Ĝi enhavos kvizojn pri versoj de gajnintaj kaj malgajnintaj kantoj, kaj ankaŭ pri modo tra la historio de la konkurso.
Fine, ni ludos Gazetaran Konferencon, en kiu ni ĉiuj iĝas steluloj kaj devas malkovri kiu ni estas per la demandoj de la ĵurnalistoj.
Ne nepras havi antaŭan konon pri Eŭrovido por partopreni la renkontiĝon. Venu amuziĝi, eklerni pri la konkurso aŭ spertiĝi pri ĝi.
Ni antaŭĝojas vidi vin en la Mojosejo, ĉe https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo.
116a Skota Kongreso
Informoj pri la 116a skota kongreso (2021-05-29, enreta) estas nun havebla! Eltrovu pli kaj aliĝu nun!
Information about the 116th Scottish Congress (2021-05-29, online) is now available. Find out more, and register here.
Printempa numero de Esperanto en Skotlando havebla
La plej aktuala numero de Esperanto en Skotlando, Printempo 2021, estas nun havebla. Ensalutu kiel membro kaj navigu al la paĝo Latest EeS | Aktuala EeS. La printempa numero estas plenŝtopita de artikoloj verkitaj de diversaj homoj inkluzive de Renato Corsetti kaj Girvan Makaj. Ni ĝojas prezenti debute – en Esperanto – premigajnan rakonteton de nova membro, Karen Murdarasi, enesperantigita de la aŭtorino mem.
Event: PhD researcher to talk about Scotland’s Esperanto literary history
The next meeting of our youth wing ‘Movado Junulara Skota’ will be held on Friday 30th April at 7.30pm on Zoom. Unlike most of our other events, this event will be in English.
Link: https://zoom.us/j/93456143196?pwd=RUJTRDN4Sm00cmVGMk9vMk5venY5UT09
The password is the name of our international language.
James Barrowman, a PhD researcher based at the University of Dundee, has agreed to give a talk about two intriguing 20th century Esperanto authors from Scotland entitled ‘Searchlights Probing the Evening Clouds: A.D. Foote and Albert Goodheir’. Here are some further details provided from James:
The Dundee-based poet Arthur Dawson Foote published two English poems in a 1976 edition of Eco-logos: ‘The Volapükists’ and ‘The Esperantists’. According to their preface, each poem is meant to describe a different kind of ‘millennial faith, one succeeding and one not’. By depicting both Esperanto and Volapük in precise religious terminology, Foote emphasises the scriptural origins of universal languages and their relationship with shifting contemporary attitudes towards organised religion. In doing so, Foote forges a connection with another notable proponent of Esperanto in Scotland, the former Church of Scotland minister Albert Goodheir. Upon closer inspection there are a number of comparisons to be made in regards to the lives of Foote and Goodheir, as well as their use of Esperanto.
Both writers utilise spiritual language while remaining openly conflicted over their faith, with Goodheir leaving the church as a ‘shepherd who has lost his flock’. Both writers were active and outspoken in regards to mental health, Goodheir as a worker in a psychiatric hospital and Foote as a sufferer of mental health problems who was repeatedly institutionalised. Considering Goodheir’s experiences in the Dutch Resistance, it could be said that both writers developed an interest in Esperanto as an unburdened language of expression for their trauma. Finally, both Foote and Goodheir operated in environments where their identities were unusual and complex – Foote as an Oxford-educated Englishman in a Scots-speaking Dundee defined largely by its industry and Irish immigration, Goodheir as a Dutchman operating within the Church of Scotland on the Gaelic-speaking island of Tiree before settling down in Coatbridge, another town notorious for heavy industry and Irish settlement. It is worth noting that within the Scottish literary scene Dundee, North Lanarkshire and the Inner Hebrides are already marginalised areas, so Goodheir and Foote were only further alienated from the mainstream by their exile status and use of Esperanto.
I will undertake a comparison of Arthur Foote and Albert Goodheir, investigating their approach to Esperanto literature and their place in the wider Scottish literary scene. In doing so, I will utilise Foote’s archival material held at my host university in Dundee.
Skotaj Ludoj Rete
La skotaj Esperantistoj kunvenos la 13an de aprilo je 1930h por festi ludan vesperon. Ni sekvas la ritmon de la Glasgova Esperanto-Societo – nome la duan mardon de ĉiu monato.
Kunvenu kun ni ĉe https://gather.town/app/aJn7WvEtXlEF4e98/Babilejo
La enirkodo estas la nomo de nia kara lingvo minuskle skribita..
Alvoko al helpantoj por la junulara programo de UK 2021

Helpantoj estas serĉataj por la junulara programo de la Universala Kongreso de Esperanto (17-24 julio, Belfasto).
Kio devas ekzisti por junuloj en UK? Vi certe jam havas ideon!
Ĉu esplorado de la Belfastaj murpentraĵoj? Ĉu gaela futbalo aŭ glacihokeo? Ĉu diverslingva muziko aŭ talentkonkurso? Ĉu kvizoj, ludoj, gemuta gufujo? Aŭ eble ekskursaj tagoj tra la nordatlantikaj insuloj? (surlokaj aŭ virtualaj, depende de la sanitara situacio)
Eblas helpi diversnivele, interalie pri propono de programeroj, vizitigado, varbado, mastrumado de komunikilaj kanaloj kaj tekniko…
Se vi ŝatus helpi realigi la junularan programon de la ĉijara UK, aliĝu al la Telegrama grupo Helpantoj Junulara Programo UK 2021.