News | Novaĵoj

Glasgova Esperanto Klubo, Junio 2022

Glasgova Esperanto-Klubo renkontiĝos en la Kvakera Domo (Elmbank Street) je 2022-06-14, inter 19:30-21:30. Ni iom babilos, kaj decidos pri programo por la sekva jaro.

Glasgow Esperanto Club will meet in the Quaker Meeting House (Elmbank Street) on 2022-06-14, between 19:30-21:30. We will chat a bit, and decide about the club’s programme for next year.

Glasgow Esperanto Society / Glasgova Esperanto-Societo

We will have the second of our revitalised in-person meetings in Quaker Meeting House, 38 Elmbank Cres, Glasgow G2 4PS at 19:30 on Tuesday 9th May.

Ni okazigos la duan el niaj revivigitaj malvirtualaj kunvenoj en Quaker Meeting House, 38 Elmbank Cres, Glasgow G2 4PS je 19:30 Mardon la 9-an de majo. Okazos raporteto pri la ĵus okazinta Brita Kongreso de Esperanto.

Urĝe aliĝu al la Kongreso! / Scottish Congress: Join up now

Karaj anoj se vi ankoraŭ ne aliĝis al la Skota Kongreso de Esperanto vi disponas da tempo nur ĝis la 12a de majo. La hotelo City bezonas firman nombron kaj finan pagon antaŭ tiu dato. Bonvole aliĝu ĉi tie tuj nun!

If you haven’t yet signed up to the Scottish Esperanto Congress you have until the 12th of May to do so. The City Hotel requires final numbers and payment by that date. Please join up straight away!

Latest Edition of Esperanto en Skotlando now available / Aktuala numero de EeS nun havebla

The latest edition of Esperanto en Skotlando is now available for download by members. Unfortunately, we have to announce that due to technical limitations we are only able to offer the digital version of our magazine in the format pdf.

La aktuala numero de Esperanto en Skotlando estas nun deĉerpebla de membroj. Bedaŭrinde, ni devas anonci ke, pro teknikaj kialoj, ni povas disponigi la ciferecan version de nia revuo en la normo pdf.

MoJoSa

Venu ludi Dixit-on, vendredo la 29a de aprilo, je la 1930a, en la MoJoSejo

La ĉi-monata renkontiĝo baldaŭ komencos. En aprilo, nia renkontiĝo estos rete (pro foresto de kelkaj membroj) je vendredo la 29a. La sekva denove estos ĉeesta.

Ni intencas ludi Dixit-on, la preskriba bildludo. Aliaj ludoj estas ankaŭ ludeblaj, laŭvole!

Ni renkontiĝos en la MoJoSejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC+1). La pasvorto estas la nomo de nia kara komunuma lingvo en minusklaj literoj.

Ni esperas ke ni vidu vin, ludemulojn!

Glasgow Club / Glasgova Klubo

We are delighted to announce that the Glasgow Esperanto Society will start meeting again in the Quaker Meeting House, 38 Elmbank Cres, Glasgow G2 4PS. The meetings will take place at 7:30pm on the second Tuesday of each month. Mark the 12th of April in your calendar!

Ni ĝojas anonci ke la Glasgova Esperanto-Societo rekomencos renkontiĝi en la Kvakera Kunvena Domo, 38 Elmbank Cres, Glasgow G2 4PS. La kunvenoj okazos je 7:30 ptm la duan mardon de ĉiu monato. Notu la 12an de aprilo en via taglibro!

MoJoSa invitas vin al St Andrews!

Post la unua fizika renkontiĝo de MoJoSa pasintmonate en Dundee, alproksimiĝas nia marta renkontiĝo.

Dimanĉe, la 27-an de marto, okazos renkontiĝo de MoJoSa en St Andrews, je la 5a ptm, en la Studenta Unuiĝo, Society Room B (8 St Mary’s Place, apud la busa stacidomo). Ni babilos kun studentoj de St Andrews kaj ludos kvizojn, poste ni vespermanĝos en la ĉirkaŭaĵo.

Venu multnombre!

MoJoSuloj ĉeeste renkontiĝos!

La unua ĉeesta renkontiĝo de MoJoSa okaziĝos ĉi-monate! Venu babilumi, teumi kaj ludi kun ni!

Ni renkontiĝos en la kafejo Beirut, ĉe Perth Road, Dundee (DD1 4JW), ekde la 3a ptm, vendredo la 25a februaro.

Ni intencas ke la renkontiĝo daŭru dum kelkaj horoj, do nepre venu pli poste, laŭ viaj horaroj, kaj kune manĝu kun ni. Ni esperas ke ni vidu vin venontvendrede!

MoJoSa

La 28a estas la lasta vendredo de januaro, do estos MoJoSa tago.

Ni intencas festi Burns Nokton per kvizo, ludoj kaj libera babilumado!

Ni renkontiĝos en la MoJoSejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC).

Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, festemulojn!

Glasgow Club / Glasgova Klubo

There will be an informal meeting of the Glasgow Esperanto Society at 7:30pm on Tuesday 8th February in the Bar of the Premier Inn, Charing Cross. All welcome.

Okazos malformala kunveno de la Glasgova Esperanto-Societo je 7:30ptm Mardon la 8an de februaro en la trinkejo de Premier Inn, Charing Cross. Ĉiuj bonvenaj.

Kongreso 2022!

La unua malvirtuala Skota Kongreso de Esperanto – la 117a entuta inkluzive la virtualajn – ekde la komenciĝo de la pandemio okazos en Dunfermline, la 27a ĝis la 29a de majo ĉi-jare. Printebla aliĝilo estas nun deĉerpebla. Reta aliĝilo baldaŭ aperos.

Ĉefpreleganto estos Agneau Belanyek; ni ekskursos al St Andrews kaj la “Sekreta Bunkro de Skotlando“; okazos postkongresa ekskurso perboata al la insulo Inchcolm en Estuaro de la rivero Forth.

Plenajn detalojn vi trovos en la Kongresa paĝo.

Edinburga Kunveno

Okazos kunveno de enedinburgaj Esperantistoj lundon la 29an de novembro je 19:00 en la trinkejo Guildford Arms, 1 West Register St, Edinburgo. Ĝi situas ne tre for de Stacidomo Waverley kaj Busa Stacidomo ĉe St Andrew’s Square.

Ĉiuj estos bonvenaj.

Ludoj kun MJS

Morgaŭ denove estas la lasta vendredo de la monato, do okazos reta renkontiĝo de MJS!

Ni ludos Dixit, kaj volonte aliajn ludojn! Nepre sciigu nin pri viaj voloj!

Nia renkontiĝo okazos en la Mojosejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC).

Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, ludemulojn!