Movado Junulara Skota

La Movado Junulara Skota fondiĝis kiel neformala asocio dum Burns-festo en januaro 2021. Ni esperas plivivigi la junularan Esperanto-movadon en ĉi tiuj insuloj de Britio kaj Irlando ĝenerale, ne nur en Skotlando.

Ne ekzistas specifa maksimuma aĝo por niaj aliĝintoj. Oni devas mem decidi ĉu oni estas juna aŭ ne.

Ni intencas helpi en la organizado de la junulara programo de la Universala Kongreso de Belfasto.

Trovu nin en Telegramo kaj YouTube.