Kongreso 2022

117a Skota Kongreso de Esperanto, En Hotelo ‘City’, 18 -20 Bridge Street, Dunfermline,

je la 27a, 28a, 29a (kaj 30a) de majo 2022

Tago Horo Evento Evento
Vendredo 27a de majo 1700h-1800h Akcepto kaj registriĝo  
  1800h-1830h Bonvenon al Dunfermline  
  1830h-1930h Konatiĝa evento kun bufedo  
  1935h-2025h Kvizo, Agneau Belanyek  
Sabato 28a de majo 0900h-0945h Vizito al Relikvo  
  1000h-1055h Anekdotoj el Instruista vivo, Agneau Belanyek  
  1100h-1115h Kaf/Tepaŭzo  
  1115h-1055h Francesco Maurelli  
  1145-1200h Ariĝo ĉe aŭtobuso  
  1200h-1300h Vojaĝo al St Andrews  
  1300h-1630h Lunĉo* kaj posta vizito La Sekreta Bunkro de Skotlando*  
  1630h-1730h Reveno al Dunfermline  
  1830h Bankedo en Hotelo City*  
Dimanĉo 29a de majo 1000h-1055h

Persona perioda tabelo; Esperantaj Herezaĵoj

 
  1100h-1125h Kaf/Tepaŭzo  
  1125h-1155h Diservo Alternativo
  1155h-1400h Lunĉo  
  1405h-1455h Jarkunveno  
  1405h-1455h Algoritmoj en Niaj Vivoj, Agneau Belenyek  
  1500h-1530h Kaf/Tepaŭzo  
  1625h-1655h Adiaŭoj  
  1900h Kuna manĝo en restoracio por post-kongresanoj  
Lundo 30a de majo 1005h-1030h Vojaĝo aŭtobuse al South Queenferry*. Post Kongresa Ekskurso
  1100h-1430h Boata Eksurso al Insuloj de Rivero Forth kaj la Tri Pontoj*  
  1430h Kuna lunĉo* adiaŭa de postkongesanoj  

*Kostoj de tiuj ĉi eroj estas aldonaj, kaj kongresanoj respondecu mem pri pagoj.

Deĉerpu kaj elpresu aliĝilon

Reta aliĝilo troviĝas ĉe la fundo de tiu ĉi paĝo.

Kun abatejo de la 12a jarcento kaj la tombo de Robert the Bruce, la ĉefurbo de Skotlando de la mezo de la 11a jarcento ĝis 1437 estas taŭga urbo por nia kongreso. Ĉirkaŭata de la pejzaĝo de graflando Fife kun frapaj panoramoj super la rivero Forth, Dunfermline ankaŭ fieras pro sia proksimeco al la pitoreskaj marbordaj fiŝistaj vilaĝoj de la “East Neuk” de Fife. La urbo ankaŭ fieras pri la bandoj Nazareth kaj Skids, kiuj formiĝis en Dunfermline, la kantistoj/muzikistoj Ian Anderson, kaj Barbara Dikson, kaj la verkisto Ian Banks (konita kiel Ian M. Banks en rilato al siaj sciencfikciaj verkoj) ĉiuj naskitaj en Dunfermline.

La Abatejo de Dunfermline tra Muro de Refektoriaj Ruinoj

La 117a skota kongreso de Esperanto okazos en tiu ĉi alloga loko inter la 27a kaj la 29a de majo 2022. La kongresejo estos la Hotelo City, 18-20 Bridge Street, KY12 8DA, apud la urbocentro.

Nia gastparolanto estos Agneau Belanyek

Agneau Belanyek en Brazilo

Ni ekskursos al St Andrews por lunĉo kaj posta vizito, laŭ deziro, al la “Sekreta Bunkro de Skotlando”. Tiuj, kiuj ne volas viziti la bunkron rajtas resti por umi en St Andrews. La aŭtobuso revenos al la urbo post la bunkro por renkonti la umintojn antaŭ ol reveturi al Dunfermline. La prezo citita en la aliĝilo estas nur por transporto. Eniroprezo por la Bunkro estos £12.95 (£11.95 rabate). Oni mem pagos lunĉon en St Andrews.

Postkongresa ekskurso okazos lundon 30an de majo al South Queensferry por boata ekskurso al la insulo Inchcolm. Postkongresaj kostoj estos aldonaj.

La Abatejo sur Insulo Inchcolm

La kongresa kotizo inkluzivos bufedojn dum la vedreda vespero kaj dimanĉa lunĉopaŭzo, ankaŭ teon aŭ kafon kun keksoj dum aliaj paŭzoj. Ĝi ne inkluzivas kostojn de ekskursoj, bankedo, kaj tranoktado.

La kongresejo mem ofertas ĉambrojn al kongresanoj kontraŭ konkurenca prezo fiksita je la dato de mendo. Telefonu al +44 1383 722538, petu paroli kun Laura kaj menciu la kongreson; vizitu https://www.thecityhotel.co.uk/ aŭ retmesaĝu al reservations@thecityhotel.com.

Loĝeblecoj

Estas multegaj loĝeblecoj en kaj ĉirkaŭ Dunfermline krom la kongresejo mem.

Hoteloj: vizitu retpaĝon :https:tinyurl.com/2p8r9bcx

Lito kaj matenmanĝo: vizitu la retpaĝon https://tinyurl.com/2p99kxhb

Airbnb: vizitu retpaĝon: https://tinyurl.com/32mvkd2u

Visit Scotland: https://tinyurl.com/2p8nfwrn

Kiel Alveni

Dunfermline estas alirebla rekte per trajno de Edinburgo kaj rekte per aŭtobuso de Edinburgo, kaj Glasgovo.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti Hju Rid ĉe hju_rid@yahoo.co.uk, ĉe 07766553906.

Reta Aliĝilo

Pageblecoj: Sendu ĉekon, pagendan al Scottish Esperanto Association, al la suba adreso:
Skota Kongreso de Esperanto, 17 Grange Park, Dunfermline, KY11 8QQ.
aŭ pagu per interreta bankumo uzante la sekvajn detalojn: Bank of Scotland plc; Sort Code 80-05-64; Account Number 00871939; BIC: BOFSCGB21375; IBAN: GB91 BOFS 8005 6400 8719 39.
Nepre citu 117aSKE kaj vian nomon