As an international language, the true value in using Esperanto comes when travelling abroad – especially in countries when you can’t rely on English!
There are national and regional congresses in many countries throughout the world, and many cities will have regular gatherings. Visiting Esperantists from other countries are always welcome.
The World Congress happens every year, organised by the Universala Esperanto-Asocio, and sees hundreds and even thousands of Esperantists from across the world coming together. The next Universala Kongreso will be close to Scotland – Belfast in July 2021! In 2022 it will be in Montreal, Canada.
You can find various calendars online, including the extensive Eventa Servo.
Of course, you don’t need a congress or regular meeting as an excuse to meet Esperantists abroad. Often Esperantists will be delighted to meet a fellow speaker from another country and show them around. You can find Esperantists in other parts of the world through various means – writing to national associations or local clubs, using the app Amikumu, or getting to know Esperantists through various online forums.
It is even possible to volunteer abroad with various Esperanto organisations. There’s a summary of the opportunities on the website of TEJO (the world Esperanto youth organisation).
Cost needn’t be a barrier to meeting Esperantists internationally. Here are two useful tools.
Pasporta Servo
One of the longest-running services in Esperanto, Pasporta Servo (Passport Service) is a social network and booklet through which Esperantists can offer to host each other in their homes. It’s a great way to meet different Esperantists and see their area through local eyes.
NoJEF
The Norwich Jubillee Esperanto Foundation is a small charity that provides financial support for young British people under the age of 25 to travel to Esperanto events, and for British-based students researching Esperanto.
Kiel internacia lingvo, la vera valoro de uzado de Esperanto venas per vojaĝado eksterlande – speciale en landoj kie vi ne povas fidi al la angla!
Estas naciaj kaj regionaj kongresoj en diversaj landoj tra la mondo, kaj multaj urboj havas regulajn renkontiĝojn. Vizitantaj Esperantistoj de aliaj landoj ĉiam bonvenas.
La Universala Kongreso okazas ĉiun jaron, organizata de la Universala Esperanto-Asocio, kaj vidas centoj aŭ eĉ miloj da esperantistoj de trans la mondo kunvenante. La sekvonta Universala Kongreso estos proksima al Skotlando – Belfasto, julion 2021! En 2022 ĝi estos en Montrealo, Kanado.
Vi povas trovi diversajn kalendarojn rete, inkluzive la vastan Eventa Servo.
Kompreneble, vi ne bezonas kongreson aŭ regulan kunvenon kiel pretekston por renkonti esperantistojn eksterlande. Ofte esperantistoj ĝojos renkonti samideanon de alia lando kaj montri la lokaron al tiu. Vi povas trovi esperantistojn en aliaj partoj de la mondo per diversaj metodoj – skribante al naciaj asocioj aŭ lokaj kluboj, uzante la apon Amikumu, aŭ ekkonante esperantistojn per diversaj retforumoj.
Eĉ eblas volontuli eksterlande kun diversaj Esperanto-organizoj. Estas resumo de la eblecoj en la retejo de TEJO (la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
Kosto ne bezonas esti baro al renkonti esperantistoj internacie. Jen du utilaj iloj.
PASPORTA SERVO
Unu el la plej longfunkciaj servoj en Esperanto, Pasporta Servo estas socia retejo kaj libreto per kiu esperantistoj povas oferti gastigi unu la alian en siaj hejmoj. Ĝi estas bonega metodo por renkonti diversajn esperantistojn kaj vidi ilian lokon per lokaj okuloj.
NOJEF
La Norvika Jubilea Esperanto-Fondaĵo estas malgranda bonfara organizo kiu disponigas financan subtenon por junaj britaj homoj sub la aĝo de 25 jaroj por vojaĝi al Esperanto-eventoj, kaj por britilokaj studentoj esplorante Esperanton.