La Glasgovo Klubo havas kolekton de Esperanto-libroj, kiuj nun loĝas en nova hejmo ĉe la domo de Rozio Miller
Ĉiuj membro de la Esperanto-Asocio de Skotlando nun rajtas prunti tiujn librojn. Ni uzas “malrapidan bibliotek-metodon”.
Elektu viajn librojn kaj sendu retmesaĝon al glasgovaj-libroj@outlook.com
Vi povas ricevi viajn librojn ĉe Kongreso, Sabatrondo aŭ unu el la Glasgovaj kunvenoj
Ĝuu viajn librojn dum pluraj monatoj, kaj redonu ilin al Rozio je venonta Kongreso, Sabatrondo aŭ Glasgovo-kunveno.
La listo de prunteblaj libroj estas sube.
Noto pri GDPR: Rozio konservos viajn nomon, retadreson kaj telefonnumeron en kalkultabelo (kun pasvorto) kiam vi prunteprenas libron, kaj forigos la detalojn kiam vi redonos la libron.