119a Skota Kongreso – Aberdeen

Nova informo! Venu kongresumi kun ni!

La 119a skota kongreso estos en Aberdeen, je la hotelo Station. Nia gastprelaganto estos Heather Eason, kimra esperantistino kaj profesia tradukisto.

Notu la datojn – ĝi okazos inter vendredo la 31a de majo kaj dimanĉo la 2a de junio 2024.

Bonvole sciigu nin, se vi interesas partopreni je https://forms.gle/kT6DL5UPVJWeYxSJ8

Pli da informo, kaj plena aliĝilo baldaŭ haveblos.

New information! The 119th Scottish Conference of Esperanto will be in Aberdeen, at the Station Hotel. Our main speaker will be Heather Eason, a Welsh Esperantist and professional translator. Please note the dates of the event – it will be between Friday 31st May and Sunday 2nd June, 2024. Please let us know if you are interested in participating by filling our form at https://forms.gle/kT6DL5UPVJWeYxSJ8. More information and a full registration form will be available soon.

MoJoSa

Venu ludi Dixit-on, vendredo la 29a de aprilo, je la 1930a, en la MoJoSejo

La ĉi-monata renkontiĝo baldaŭ komencos. En aprilo, nia renkontiĝo estos rete (pro foresto de kelkaj membroj) je vendredo la 29a. La sekva denove estos ĉeesta.

Ni intencas ludi Dixit-on, la preskriba bildludo. Aliaj ludoj estas ankaŭ ludeblaj, laŭvole!

Ni renkontiĝos en la MoJoSejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC+1). La pasvorto estas la nomo de nia kara komunuma lingvo en minusklaj literoj.

Ni esperas ke ni vidu vin, ludemulojn!

MoJoSuloj ĉeeste renkontiĝos!

La unua ĉeesta renkontiĝo de MoJoSa okaziĝos ĉi-monate! Venu babilumi, teumi kaj ludi kun ni!

Ni renkontiĝos en la kafejo Beirut, ĉe Perth Road, Dundee (DD1 4JW), ekde la 3a ptm, vendredo la 25a februaro.

Ni intencas ke la renkontiĝo daŭru dum kelkaj horoj, do nepre venu pli poste, laŭ viaj horaroj, kaj kune manĝu kun ni. Ni esperas ke ni vidu vin venontvendrede!

MoJoSa

La 28a estas la lasta vendredo de januaro, do estos MoJoSa tago.

Ni intencas festi Burns Nokton per kvizo, ludoj kaj libera babilumado!

Ni renkontiĝos en la MoJoSejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC).

Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, festemulojn!

Ludoj kun MJS

Morgaŭ denove estas la lasta vendredo de la monato, do okazos reta renkontiĝo de MJS!

Ni ludos Dixit, kaj volonte aliajn ludojn! Nepre sciigu nin pri viaj voloj!

Nia renkontiĝo okazos en la Mojosejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo/UTC).

Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, ludemulojn!

Bild-Ludoj kun MJS!

Morgaŭ estas la lasta vendredo de la monato, do okaziĝos denove reta renkontiĝo de MJS!

Ni ludos ludojn, kiuj rilatas al bildoj – ni ankoraŭ pripensis Garticphone kaj Dixit, se vi konas aliajn taŭgajn ludojn, nepre sciigu nin!

Nia renkontiĝo okazos en la Mojosejo (https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo) je la 1930a (Brita horo, 1830 UTC).

Ni esperas ke ni vidos vin ĉiujn, ludemulojn!

La unua renkontiĝo de Movado Junulara Skota / The first gathering of MJS

Voĉdonado por la emblemo de MJS en la virtuala trinkejo

Vendrede, la 29-an de januaro, ni tenis la unuan renkontiĝon de Movado Junulara Skota (MJS), nova grupo por plivivigi junajn esperantistojn kaj en kaj pri Skotlando. Kaj kio estus pli skota ol Burns-nokto?

Ni salutis dudek du homojn en la Mojosejo, ĉe Gather.town, kiuj volis lerni pli pri tiaj tradicioj.

La evento komenciĝis per mallonga video, kiu bonvenigis MJS al Esperantujo. La Esperanto-Asocio de Skotlando, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, E@I, kaj ankaŭ amikoj de Francio, Katalunio kaj Brazilo, sendis salutojn al MJS.

Sekve, kelkaj laŭtlegis poezion de Robbie Burns (kaj ne nur), kaj ni spektis videon faritan de Ĝoni pri “kiel kuiri veganan hagison”.

Oficiale, la renkontiĝo estis fermita per “La iamo longe for”, laŭ fama skota kanto, sed babildo amikeca kaj libera daŭris longe en la Mojosejo.

Ni antaŭĝojas inviti ĉiujn partoprenintojn, kaj pliajn partoprenontojn, al la venonta renkontiĝo, fine de februaro! Pliaj informoj sekvos baldaŭ.

Dume, vi povas iam ajn viziti la Mojosejon! La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.

On Friday, the 29th of January, we held the first meeting of Movado Junulara Skota, a new group to invigorate younger Esperanto speakers both in, and about, Scotland. And what could be more Scottish than a Burns’ Night event?

We welcomed 22 people to the “Mojosejo”, hosted on Gather.town, keen to learn about this great tradition.

The event began with a short video welcoming the new group into existence. The Scottish Esperanto Association, the World Esperanto Youth Organization, Education@Internet, as well as friends from France, Catalonia, and Brazil, sent greetings to MJS.

This was followed by the reading of poetry by Robbie Burns (among others), and an enthusiastic “how to make vegan haggis” video, prepared by Johnnie, was watched.

The evening officially closed with “La iamo longe for”, another great Scottish tune, though the evening continued with friendly conversation in the “Mojosejo” long after that.

We look forward to inviting all participants, and more, to our next event, at the end of February! More info coming soon. In the meanwhile, you are welcome to visit our virtual pub, Mojosejo, at any time.