MoJoSa invitas vin al St Andrews!

Post la unua fizika renkontiĝo de MoJoSa pasintmonate en Dundee, alproksimiĝas nia marta renkontiĝo.

Dimanĉe, la 27-an de marto, okazos renkontiĝo de MoJoSa en St Andrews, je la 5a ptm, en la Studenta Unuiĝo, Society Room B (8 St Mary’s Place, apud la busa stacidomo). Ni babilos kun studentoj de St Andrews kaj ludos kvizojn, poste ni vespermanĝos en la ĉirkaŭaĵo.

Venu multnombre!

Ludu Homlupon kun MJS!

Partoprenu la renkontiĝon de MJS ĉivendrede, la 27-an de aŭgusto, je 19:30 Edinburga horo / 18:30 UTC, por ludi la plej popularan ludon de junularaj aranĝoj, Homlupon!

Ni uzos ĉambron speciale kreitan por tio en IJK: .

Se vi ne konas la ludon, ne timu, ni klarigos la regulojn en la komenco. Vi ankaŭ povas konatiĝi kun ili tie ĉi: https://web.archive.org/web/20161203073235/https://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/homlupa_ludo.pdf

Ni konsilas uzi la platformon komputile por plene ĝui la ludadon.

Ĝis baldaŭ!

Ludoj kun MJS

Ĉivendrede okazos la monata renkontiĝo de MJS. Por tio ni proponas al vi diversajn ludojn!

La ludojn ni elektos kune en la komenco de la renkontiĝo. Eblos ankaŭ ludi plurajn ludojn samtempe en nia gemuta virtuala trinkejo, ĉe malsamaj tabloj en gathertown. Do kiuj estas la ebloj?

-Kvizo pri konstruitaj lingvoj

-Du veroj kaj unu mensogo

-Divenu la regulon

-Verda ŝtelo

-Kontakto

-Homlupo

-Gazetara Konferenco

Aliaj proponoj bonvenas!

Ni revidos vin vendrede, la 25-an de junio, je 19.30 Edinburga tempo (18.30 UTC) en la Mojosejo: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo.

Ĝis baldaŭ!

Luda renkontiĝo pri Eŭrovido

Eurovision Esperanto Logo

Partoprenu la renkontiĝon de MJS vendredon, la 28-an de majo, je 19.30.

La ĉimonata renkontiĝo estas dediĉita al la kantokonkurso Eŭrovido. Ĝi enhavos kvizojn pri versoj de gajnintaj kaj malgajnintaj kantoj, kaj ankaŭ pri modo tra la historio de la konkurso.

Fine, ni ludos Gazetaran Konferencon, en kiu ni ĉiuj iĝas steluloj kaj devas malkovri kiu ni estas per la demandoj de la ĵurnalistoj.

Ne nepras havi antaŭan konon pri Eŭrovido por partopreni la renkontiĝon. Venu amuziĝi, eklerni pri la konkurso aŭ spertiĝi pri ĝi.

Ni antaŭĝojas vidi vin en la Mojosejo, ĉe https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo.

Alvoko al helpantoj por la junulara programo de UK 2021

Helpantoj estas serĉataj por la junulara programo de la Universala Kongreso de Esperanto (17-24 julio, Belfasto).

Kio devas ekzisti por junuloj en UK? Vi certe jam havas ideon!

Ĉu esplorado de la Belfastaj murpentraĵoj? Ĉu gaela futbalo aŭ glacihokeo? Ĉu diverslingva muziko aŭ talentkonkurso? Ĉu kvizoj, ludoj, gemuta gufujo? Aŭ eble ekskursaj tagoj tra la nordatlantikaj insuloj? (surlokaj aŭ virtualaj, depende de la sanitara situacio)

Eblas helpi diversnivele, interalie pri propono de programeroj, vizitigado, varbado, mastrumado de komunikilaj kanaloj kaj tekniko…

Se vi ŝatus helpi realigi la junularan programon de la ĉijara UK, aliĝu al la Telegrama grupo Helpantoj Junulara Programo UK 2021.

Ĉu mi mensogus al vi?

Ĉu vi taksas vin bona mensogisto? Ĉu vi estas bona detektisto de alies mensogoj? 

Venu kaj impresu per via mensogkapablo!

Ĉu vi ne scias kiel fidinde mensogi? Aŭ ĉu eĉ kiam vi diras la veron tio sonas false?

Ne zorgu, jen intensiva trejnado por vi!

Partoprenu la renkontiĝon de MJS la 26-an de marto kaj lernu pli pri manipulado, kamuflado kaj la arto ĉiam pravi, per praktikaj ludoj. Kunportu viajn mensogegojn kaj spertiĝu pri kiel flugi sub la radaron de mensogdetekstistoj.

Post tiu trejnado, vi estos plene preparita por la 1-a de aprilo!

Ĉiam memoru… La parolo estas donita al la homo por kaŝi siajn pensojn 😉

Programo de la evento (la 26-an de marto, UTC):

1930:  Interkonatiĝo kaj libera konversacio

1945:  Du veroj kaj unu mensogo

2030:  Kvizo pri mensogado

2045:  Homlupo / aliaj ludoj

2130:  Fino

Por aliri nian virtualan renkontiĝejon, alklaku la ligilon: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo

La pasvorto estas la nomo de nia kara lingvo per minusklaj literoj.

*Noto: La evento estas malferma por ĉiuj, krom advokatoj kaj politikistoj.

La fondiĝa renkontiĝo de Movado Junulara Skota okazos la 29-an de januaro 2021

Ni invitas ĉiujn mojosulojn partopreni en la fondiĝa renkontiĝo de Movado Junulara Skota vendredon, la 29-an de januaro 2021, 19.30-21.30 (UTC/Edinburga tempo).

Ni samtempe festos internacian eventon, invitante ĉiujn al Burns-nokto, kiu estas tradicia celebrado de la vivo kaj verko de la skota nacia bardo, Robbie Burns (https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Burns). Li staras apud Zamenhof en la supra bildo ĉar per siaj idearoj ili ambaŭ estas samideanoj. Kiel en aliaj internaciaj vesperoj de Esperantujo, vi estos tre bonvena montri viajn talentojn. Certe, homoj povos kanti aŭ laŭtlegi Esperante, skote, angle, aŭ alilingve.

Ni ankaŭ profitos la renkontiĝon por diskuti pri la estonteco de la Esperanta junularmovado en la insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale, ne nur en Skotlando. Memoru ke, se la pandemio permesos, la 106-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Belfasto dum unu semajno en julio ĉi-jare. Ni proponas plivivigi nian junularmovadon antaŭ tio, do helpu nin! Aliĝu al nia Telegrama grupo aŭ mesaĝu nin por informoj. 

Por aliri nian virtualan renkontiĝejon, alklaku la ligilon: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo

La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.

Ni konsilas ke vi partoprenu la renkontiĝon per komputilo, por pli bone vidi la babilejon. Vi povas moviĝi tra la virtuala ĉambro per la sagetoj de via komputilo. Kiel en reala renkontiĝo, se vi estas proksime de aliaj homoj, vi povas babili kun ili.  

Ni atendas vin la 29-an de januaro!