Happy Burns Night! | Feliĉan Burns-Nokton!

Today is Burns Night – a celebration of the famous Scots poet Robert Burns, held each year on his birthday of 25th January.

Burns Nights usually involve the eating of haggis, the drinking of whisky, and the recital of some of Burn’s poetry.

One of the features of the evening is the “Address to a Haggis”, written by Burns as an ode to the traditional Scottish dish, a savoury pudding that includes lamb, oatmeal and spices.

The great Scottish Esperanto poet and writer, William Auld, translated the Address to a Haggis into Esperanto.

You can find it in Scots and English here, but below we offer Auld’s version. Happy Burns Night!


Hodiaŭ estas Burns-Nokto – celebro pri la fama skota poeto Robert Burns, okazige ĉiun jaron je lia naskiĝtago de la 25a de januaro.

Burns-Noktoj kutime enhavas hagis-manĝadon, viski-drinkadon, kaj la deklamon de kelkaj el la poeziaro de Burns.

Unu el la elstaraĵoj de la vespero estas la “Alparolo al Hagiso”, verkata de Burns kiel odon al la tradicia skota plado, sala pudingo kiu enhavas ŝafidaĵon, avenmuelaĵon kaj spicojn.

La bonega skota Esperanto-poeto kaj verkisto, William Auld, tradukis la Alparolo al Hagiso en Esperanton.

Vi povas trovi ĝin en la skota kaj la angla ĉi tie, sed sube ni ofertas la version de Auld. Feliĉan Burns-Nokton!


Feliĉ’ al via vango grasa,
ĉef-ĉefo de la klan’ kolbasa!
Vi staras nepre plej altrasa
ĉe l’ tripa trupo,
inda je dankopreĝ’ ekstaza,
sen ĉia dubo!

Vi pompas sur knaranta plado
kvazaŭ distanca montfasado
(via palis’ al muelrado
servus por kejlo!)
dum ora suk’ tra l’ haŭtoglato
ŝvitas en perlo!

Jen, klingon viŝas la kampulo
kaj tranĉas vin tra l’ ventrobulo
faklerte, kvazaŭ manipulo
de ŝpat’ en foso;
kaj krevas riĉoj en disrulo
el la koloso!

Tuj la kuleroj ĉerpas vete.
Ĉiu por si! Nur plu, impete!
Ĝis ĉiu ventro, ŝvel-gravede,
krizon produktas;
kaj la maljuna patro, cede,
“Dankatu!” ruktas.

Ĉu iu, super sia kaĉo,
franca raguo, aŭ gulaŝo,
aŭ ranca mikso, kies maĉo
porkinon naŭzus!
– ĉe jena plado, kun grimaco
hezite paŭzus?

Lin vidu – povran! – ĉe l’ dieto:
Kaduka ombro de skeleto!
La kruro estas nur pajleto,
la brako feblas.
Ja, lukti sange kun impeto
al li ne eblas!

Sed hagis-manĝa bubo jenas!
Sub lia paŝ’ la tero tremas.
Se li en pugno glavon prenas,
tuj kun atakoj
Li brakojn, krurojn, kapojn semas
per falĉohakoj!

Ho vi, supera Prizorganto,
fonto de l’ homa provianto,
mizerajn saŭcojn al Skotlando
ho ne proponu!
Sed, por dankem’ de l’ tuta bando,
hagison donu!