La 121a Skota Kongreso okazos fine de ĉi tiu monato, en Glasgovo. Se vi ne jam aliĝis, vi jam povas. Ĝi okazos en la suda parto de Glasgovo, facile atingeble trajne de Glasgow Central stacidomo. Nia gastpreleganto estos Stela Besenyei-Merger, (iama “Esperantisto de la Jaro”). Legu plu kaj aliĝu en la retejo!
Vi jam povas atingi la plej novan elektronikan version de nia gazeto “Esperanto en Skotlando” se vi ensalutas en la retejo. Se vi daŭre ricevas la paperan version, ĝi nun estas survoje – atendu ĝin fine de la semajno.