La unua ĉeesta renkontiĝo de MoJoSa okaziĝos ĉi-monate! Venu babilumi, teumi kaj ludi kun ni!
Ni renkontiĝos en la kafejo Beirut, ĉe Perth Road, Dundee (DD1 4JW), ekde la 3a ptm, vendredo la 25a februaro.
Ni intencas ke la renkontiĝo daŭru dum kelkaj horoj, do nepre venu pli poste, laŭ viaj horaroj, kaj kune manĝu kun ni. Ni esperas ke ni vidu vin venontvendrede!