Ludu Homlupon kun MJS!

Partoprenu la renkontiĝon de MJS ĉivendrede, la 27-an de aŭgusto, je 19:30 Edinburga horo / 18:30 UTC, por ludi la plej popularan ludon de junularaj aranĝoj, Homlupon!

Ni uzos ĉambron speciale kreitan por tio en IJK: https://bit.ly/homlupo.

Se vi ne konas la ludon, ne timu, ni klarigos la regulojn en la komenco. Vi ankaŭ povas konatiĝi kun ili tie ĉi: https://web.archive.org/web/20161203073235/https://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/homlupa_ludo.pdf

Ni konsilas uzi la platformon komputile por plene ĝui la ludadon.

Ĝis baldaŭ!