Kunveno de Skotaj Esperantistoj okazos Mardon la 9an de marto je 1930h laŭ la ritmo de la Glasgova Esperanto-Societo (nome la duan mardon en ĉiu monato). Dum la vespero okazos la ludo “Du veroj kaj unu Mensogo”. Ĉiu partoprenonto preparu faktojn el siaj vivoj, du verajn kaj unu mensogan. La ludantoj diskutas la faktojn kaj provas eltrovi la falsan deklaron.
Ni kunvenos per Gather.Town. Sekvu la suban ligilon kaj uzu kiel pasvorton la nomon de nia kara lingvo minuskle tajpitan.
https://gather.town/app/aJn7WvEtXlEF4e98/Babilejo
Antaŭ ol enveni la krozilo petos de vi permeson uzi vian mikrofonon, sonaparaton, kaj kameraon. Respondu jese.
Se vi ankoraŭ ne vizitis nian Babilejon ĝi funkcias jene: vi movu vian avataron per la sagaj klavoj; se via avataro estas pli proksima al tiu de alia ĉeestanto ol kvin movoj vi povas reciproke vidi kaj aŭdi unu la alian; se via avataro estas ene de ‘private space’ – nome sur tapiŝo – vi povas vidi kaj aŭdi la homojn kies avataroj ankaŭ estas en tiu spaco. Ĝenerale ni kunvenas en la ‘trinkejo’, nome la tielaspektan areon supre kaj dekstre de la babileja ĉambro.
La babilejo plej bone funkcias per komputilo. Bedaŭrinde ne tiel bone per portebla aparatoj – nome homoj povas aŭdi vin sed ne vidi vin. Aliaj funkcioj mankas, sed tamen estas eble partopreni per tiaj aparatoj se vi ne havas komputilon.