Glasgova Societo Internaciiĝas denove

Historio de Fajra Sagao – nu, la filmo de Will Ferrell pri la Kanto-Konkurso Eurovision – ĝis kiel traduki ‘chantilly cream’ en Esperanton estis nur du el la multaj temoj pribabilitaj de la partoprenintoj dum la ĵus pasinta reta renkontiĝo de GES. Kun la delongaj anoj de la societoj ĉeestis unu el Koreijo kaj unu el Rumanijo – ambaŭ nun studentoj en Skotlando. Ni ĝojis ankaŭ bonvenigi Eŭlean el Brazilo al nia grupeto.

Plaĉegajn kelkajn horojn de amika babilado ni ĉiuj ĝuis. Estu bonvena kunveni kun ni venontan fojon.

…. kaj la respondo al la traduka demando? Aŭ ‘batita kremo’ laŭ Wells, aŭ ‘kirl(eg)ita kremo’ laŭ vortaro.net, sed certe ne ‘skurĝita kremo’ laŭ guglo!