Publications / Eldonaĵoj

La Granda Kaldrono

La Granda Kaldrono, la ĉefverko de Kvaropano, John Islay Francis, jam dum longa tempo estis elĉerpita. La Esperanto-Asocio de Skotlando ĝojas esti tiu, kiu re-eldonas la verkon, ĉi-foje en e-legila formato.

Ĝi haveblas en du versioj, unu por la diĝit-libra legilo Kindle de Amazon, kaj alia de la vendejo Kobo por ĉiuj legiloj kiuj uzas la normon ePub.

La libron vi ankaŭ povas legi perkomputile uzante la softvarojn Kindle for PC, Digital Editions de Adobe, aŭ la senpagan ordigan softvaron por diĝitaj libroj Calibre.

Amazon ankoraŭ ne rehavebligis la libron ĉar ĝi estas en Esperanto. Tial, se vi sekvos la ligilon suban vi renkontos eblecon aĉeti la libron pere de la reta vendejo de EAB. Kiam vi estos paginta la koston, vi tre baldaŭ ricevos retmesaĝon al kiu estas kroĉita la plena libro. Ni pardonpetas pri tiu ĉi iomete arkaika metodo en la 21a jarcento, sed ni ne povis antaŭvidi la sintenon de Amazon kiu jam vendas librojn en Esperanto kaj jam vendigis LGK-on dum tri semajnoj antaŭ ol forpreni ĝin. EAB ankaŭ certigas al ni ke ilia nova retejo baldaŭ estos preta, kun moderna reta vendejo, de kiu oni povos rekte deĉerpi la aĉetitan libron.

Ĉar ne ĉiuj malnovaj legiloj povas ĝuste prezenti esperantajn literojn ni rekomendas ke vi unue testu vian legilon ĉi tie de kie vi ankaŭ povos navigi al taŭga vendejo.