Internacia Tago de Paco

En la nuna jaro 2013, la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro, okazas en sabato. Specialaj agadoj kaj festoj okazos tra la tuta mondo dum la Pactaga Semajnfino, inkluzive festivalojn, koncertojn, tutmondan Pacan Ondon kun momentoj de silento tagmeze en ĉiu horzono, kaj multajn aliajn aranĝojn.

 La Internacia Tago de Paco, la tielnomata Pactago, donas okazon al individuoj, organizaĵoj kaj nacioj por krei praktikajn agojn de paco je komuna dato.