Kongreso en Inverness

En Inverness Kongresos Ni

Ni ĝojas anonci ke la 115a Skota Kongreso de Esperanto okazos en la Hotelo Glen Mhor, Inverness, de la 29a ĝis la 31a de majo 2020.
 
Diversajn sesiojn kaj ekskursojn havos nia kongreso, kun interesaj prelegoj, lern-eblecoj por komencantoj kaj progresantoj en Esperanto, kaj ŝancoj por esplori la lokaron. Vi povas serĉi la monstron ĉe la lago, esplori nian draman kaj ofte tragedian historion, gustumi la famajn altlandajn manĝaĵojn kaj trinkojn, kaj ĝui vivan tradician musikon en la pluraj tavernoj de la urbcentro.
 
Ni ĝojas anonci ke nia gastpreleganto estos Robert Nielsen, juna irlandano kiu estas komitatano de TEJO (la Tutmonda Esperanta Junulara Organizo) kaj unu el la plej konataj Esperanto-blogistoj.
 
Plenaj detaloj aperos en la reteja kongresa paĝo.

Additional information