Nina Pietuchowska prelegos en Perth

Esperanto-Asocio de Skotlando kun plezuro anoncas ke nia gastpreleganto por la ĉi-jara kongreso estos Nina Pietuchowska el Bjalistoko! Venu al Perth se vi volas amuziĝi pro la verva karismo de nia prelegonto - plej ŝatata ano de la Bjalistoka Esperanto-Societo. 

Nia kongreso - la 113a skota - okazos en la komforta kaj beletosa hotelo Royal George en Tay Street, Perth. Krom la interesaj kaj ĝuindaj prelegoj kaj kvizo gvidota de Nina, ni ekskursos al Loch Tay (Lago Tay) kie troviĝas frua ferepoka Lagodomo (rekonstruita surbaze de veraj tiaj domoj trovitaj en la lago).

Okazos ankaŭ postkongresa ekskurso por viziti 'Discovery Centre' en Dundee, muzeo ĉirkaŭ la esplorŝipo Discovery kiu portis Scott kaj Shackleton al la Antarktiko. Se estas tempo postkongresanoj povos viziti ankaŭ la ĵus malfermita, kaj apuda, V&A Muzeon de Desegno.

Ni ne dubas ke kongresontoj spertos memorindan plezuroplenan semajnfinon kun ni. Por aliĝi deĉerpi elprinteblan aliĝilon aŭ plenigi retan aliĝilon.

Additional information